Posted by Anonymous on May 27, 2014 at 5:43pm
Saluton. Mi alighas al tiu chi grupo pro rekomendo de Tom Geller, kiu jhus anoncis sian sukcesan ghisdatigon de pasportaservo.org de Drupalo 5 al Drupalo 7, tiel ke post ioma plulaboro denove eblos uzi ghin. Tom estas mem tro okupata por povi multon plu kontribui dum la venontaj du monatoj, sed kredas ke la nunaj PS-volontuloj povos trovi helpon tie chi kaj eble ankau aliloke.
Dankon,
Roy McCoy
Komisiito de TEJO pri Pasporta Servo
Comments
Re: pasportaservo.org refunkciigata
Jen kopio de mesagho al Tom:
From: Roy McCoy roymccoy.nl@gmail.com
Subject: Re: Pasportaservo.org -- venontaj pas'oj
Date: May 29, 2014 at 9:16:05 AM GMT+2
To: Tom Geller tom@tgeller.com
Cc: Joop Kiefte ikojba@gmail.com, Martin Schäffer esperantst@gmail.com, ps-organizado@googlegroups.com, Alexandre Baudry abaudry@hotmail.com, aleks.baudry@gmail.com, joan@riseup.net, Daniel Bebelacqua dany.uy@gmail.com, interdist@gmail.com
Saluton Tom,
Vi skribis:
Mi estas releginta tiun chi mesaghon kelkajn fojojn, kaj nun iom pli bone komprenas, dankon. Vi povas kalkuli je almenau ioma subteno de Chuck Smith, kaj mi jhus sendis mesaghon chi-rilatan al Dima Shevchenko, kiu estas brila kaj certe povos helpi se li eventuale disponas je ioma tempo por la afero.
Tamen mi ne tute komprenas, kial vi sendas min al drupalista grupo en kiu vi jam membris de jaroj. Mi supozas ke ne temas tiom pri tiu grupo specife, sed nur ke vi volas kunlaborantojn kaj konis almenau tiun kiel unu eventualan fonton. Do, bone, mi iom komprenas, sed ankorau taksas pli tauge ke vi mem faru en tiu grupo en kiu vi jam anas kaj, malsame ol mi, estas jam konata.
La esperantistaj drupalistoj kun kiuj vi vere devus kaj eble ech devas esti en kontakto estas, kaj mi kredas ke vi volonte konsentos pri tio, tiuj kiuj komence ellaboris la modulojn en Drupalo 5 au almenau ion sciis pri ili. Joop kredeble estas unu el chi-lastaj, kaj mi vidas ke vi skribis al li, bone. Mi kopias al Aleks Baudry petante tiurilatan informon de li, sed jam havas de li kialon por kredi ke unu el tiuj homoj (se ne la sola) estis Joan Català, al kies adreso en la datenaro de UEA mi ankau kopias – ankau al Daniel, kvankam mi kredas ke li ankorau estas en ps-organizado, al kiu mi ankau kopias (mi ne scias kial vi skribis nur al mi kaj Martin, kaj ne almenau ankau al Lars kaj Batisteo, la aliaj partoprenintoj en la konferenco). Fine, almenau por nun, mi kopias al Sergio Tyrin kun peto ke li provizore revenu por eventuale aldoni klarigon pri la afero, kaj al la Esperanto-grupo che drupalo.org kun invito por pliaj helpontoj tie.
Roy